Sproto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sprattus sprattus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Sproto (zamenhofa formo) aŭ Sprato (Sprattus sprattus) estas fiŝo el la familio de la klupeedoj, al kiu ankaŭ apartenas la haringo.
Aspekto
Dorso bluverda, flankoj arĝentkoloraj. Enplanto de la ventronaĝiloj antaŭ la komenco de la dorsonaĝilo. Averaĝa longo 10 cm, maksimuma longo 17 cm.
Informoj
Sprotoj estas prilaborataj de fiŝindustrio al konservaĵoj. Ili ankaŭ estas vendataj fumaĵitaj.
Apero/kaptado
Atlantikaj marbordoj, de norda Maroko ĝis la britaj insuloj kaj Irlando; Norda Maro.