Srilanka montominao
Srilanka montominao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Srilanka montominao, junulo kaj plenkreskulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gracula ptilogenys (Blyth, 1846) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Srilanka montominao aŭ Srilanka minao (Gracula ptilogenys), estas membro de la familio de sturnedoj kaj genro de montominaoj kiuj estas nigrecaj birdoj kun flavoranĝaj bekoj kaj flavaj bridoj aŭ karnecaj strioj en vizaĝo kaj nuko. Tiu estas endemia de sudokcidenta Srilanko.
Tiu paserino troviĝas tipe en arbaroj kaj kultivejoj. La Srilanka montominao konstruas neston en truo. La kutima ovodemetado estas de du ovoj.
Tiu 25 cm longa birdo havas verdecbrilan nigran plumaron, purpurnuanca en kapo kaj kolo. Estas grandaj blankaj flugilmakuloj ege rimarkindaj dumfluge. La fortaj kruroj estas brilflavaj, kaj estas flavaj kvadrataj aŭ kun formo de T markoj en nuko.
La diferencaj formo kaj situo de la bridoj kaj la fortika ruĝoranĝeca beko distingas tiun specion el la Hindoceana montominao, kiu ĉeestas ankaŭ en la srilankaj arbaroj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli senkoloran bekon.
Kiel plej parto de sturnedoj, ankaŭ la Srilanka montominao estas tre ĉiomanĝanta, kaj manĝas fruktojn, nektaron kaj insektojn.
Kulture
En Srilanko, tiu birdo estas konata per multaj nomoj inklude Sela lihinija, Mal kaŭadija, Kampatija en Sinhala.[1] La nomo de Sela Lihinija estas ofte menciata en poemoj kaj aliaj similaj literaturaĵoj kaj estas citata pro ties melodiaj alvokoj. Tiu birdo aperas en populara srilanka postxmarko.[2]
Referencoj
- ↑ Anonymous (1998). “Vernacular Names of the Birds of the Indian Subcontinent”, Buceros (PDF) 3 (1), p. 53–109.
- ↑ http://www.birdtheme.org/country/srilanka.html
Literaturo
- Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
Eksteraj ligiloj
- Bildo ĉe ADW Arkivigite je 2009-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
|