Stiege (Harco)
Stiege - prononco [ŜTIge] - estas loĝloko en Germanio. Ĝis la 1-a de januaro 2010 ĝi estis sendependa urba komunumo, de tiam ĝi apartenas al la nova urbo Oberharz am Brocken. Ĝi troviĝas en la distrikto Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Wernigerode. Fine de la jaro 2008 la loĝloko havis 1094 loĝantojn.
la lokaj kastelo kaj kirko
la lago de Stiege kun insuleto
historia trabfaka domo