Stigmo (litero)
Stigmo (majuskla Ϛ, minuskla ϛ) estas ligaturo de la grekaj literoj sigmo kaj taŭo, iam uzata en modernaj tempoj por prezenti en la greka numeralo nombron 6. Tamen, hodiaŭ la literoj στ aŭ ΣΤ estas pli ofte uzataj por prezenti la nombron 6.
Ĝi estas kodata en Unikodo majuskla Ϛ kiel U+03DA kaj minuskla ϛ kiel U+03DB. En modernaj tiparoj, minuskla stigmo aspektas simile al fina sigmo (ς), sed la supra ciklo strebas al esti pli granda, kaj etendas pli malproksiman dekstren. En historia skribmaniero, diversaj aliaj formoj ekzistis.
Stigmo estas ankaŭ nomo por la kursiva grafika formo de la litero digamo kiu estadas uzata kiel la greka numeralo 6. Ĉi tiu nomo estas moderna miskomprenanta. La ligaturo de στ ne okazadis en antikva tempoj kaj nur aperis en la pli malfruaj mezepokaj manuskriptoj. En Vortprovizo de Bizanca Greka de Sofoklo, kiu kovras malfruan antikvan grekan supren ĝis 1000, ne estas mencio de "stigmo" kiel ligaturo aŭ nombro.
Eksteraj ligiloj
- Stigmo (alfabeta uzo) Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Stigmo (nombra uzo) Arkivigite je 2012-08-05 per Archive.today