Stord estas urbo en la norvega provinco Hordaland. Ĝi situas sur la insulo Stord. Fine de 2023 en la komunumo vivis 19 098 loĝantoj. En la norda parto de la insulo troviĝas alia komunumo, Fitjar. Al la urbo Stord apartenas pluraj pliaj insuloj, interalie Huglo, Storsøya kaj Tanøy.
La administra centro de la urbo estas Leirvik. Ĝi havas 10.000 loĝantojn. La dua plej granda vilaĝo estas Sagvåg kun 4.000 loĝantoj.