Suðurnes - jen islande, en Esperanto "suda duoninsulo" - estas unu el la ok regionoj de Islando (islande plurale landsvæði, singulare landsvæðið). Laŭ la stato de 2020 en la regiono vivis 27 829 loĝantoj sur areo de 829 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de proksimume 34 loĝantoj / km². Ĉefurbo de la regiono estas Keflavík. La regiona ISO-kodo estas IS-2.