Sud-Okcidenta administra arondismento (ruseЮго-Западный административный округ) estas arondismento de Moskvo, situanta en sud-okcidenta urboparto. Laŭ la censo de 2010,[1] ĝia populacio estis 1 362 751 loĝantoj, pli ol la nombro de 1 179 211 registrita dum la censo de 2002.[2] Tio kontraŭas ĝeneralan tutlandan konstaton pri "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010", pri kiu en junio 2011 raportis la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto.[3] La loĝantoj vivas sur areo de 111,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 589 loĝantoj/km².