Suda Kimrio
Suda Kimrio | |||
---|---|---|---|
regiono, statistika regiono [+] | |||
Lando | Kimrio | ||
Regiono | Suda Kimrio | ||
- koordinatoj | 51° 41′ 0″ N, 3° 23′ 0″ U (mapo)51.6833-3.38333Koordinatoj: 51° 41′ 0″ N, 3° 23′ 0″ U (mapo) | ||
Suda Kimrio | |||
Suda Kimrio (ankaŭ Sudkimrio, kimre De Cymru [ˌdeː ˌkəmri], angle South Wales) estas regiono en Kimrio kiu kovras la plejparte dense loĝitan sudorienton de la lando.
Geografio
Sudkimrio etendiĝas de Kidwelly (kimre Cydweli) en la okcidento ĝis Pontypool (kimre Pont-y-pŵl) en la oriento. En la sudo, Sudkimrio estas limita fare de la Kanalo de Bristol, en la nordo de la Brecon Beacons kaj en la nordoriento de la Nigraj Montoj ĉe la limo kun Anglio. Tiu ĉi limado estas la bazo de la oficialaj dokumentoj [1].
Sudkimrio inkluzivas plurajn el la tradiciaj kimraj graflandoj : la tuta Glamorganshire, la plej granda parto de Monmouthshire, orienta Carmarthenshire kaj malgranda parto de Brecknockshire. La urboj Swansea, Kardifo kaj Newport same kiel pluraj ĉefaj areoj situas en Sudkimrio.
Sudkimrio kiel samnomulo
La aŭstralia ŝtato Novsudkimrio estas nomita laŭ la kimra regiono.
Referencoj
- ↑ "People", Culture, Wales, UK: The BBC, http://www.bbc.co.uk/wales/culture/sites/aboutwales/pages/people.shtml.