Sucre aŭ Sukro estas unu el la 24 subŝtatoj de Venezuelo, situanta en la regiono nordorienta de la lando. Ĝi limas norde kun la Kariba Maro, sude kun la subŝtatoj Anzoátegui kaj Monagas, oriente kun la golfo de Paria kaj okcidente kun la golfo de Cariaco; la subŝtato konsistas el 15 municipoj subdividitaj en 54 paroĥoj. Ĝi ŝuldas sian nomon al la Granda Marŝalo de Ajakuĉo Antonio José de Sucre.
Historio
Administra divido
Ĉefaj urboj
Kumanao: Cumaná estas la ĉefurbo administra kaj politika de la Ŝtato, fama pro siaj strandoj, sed ankaŭ grava historie ĉar estis naskoloko de la grava Marŝalo de Ajakuĉo, la sendependistestro Antonio José de Sucre kaj pro siaj antikvaj historiaj lokoj kiaj kastelo, fortikaĵo Santa Ana, katedralo, La Monumento, preĝejo Santa Inés, la rivero Manzanares, kiu duonigas la urbon.
Carúpano: Estas turisma kaj ripoza urbo pro siaj strandoj, nome taŭga dormejo por loĝantoj kaj vizitantoj.