Sultanhisar
Sultanhisar estas urbo en Turkio. Ĝi apartenas al la provinco Aydın kaj al la Egea regiono de Turkio, la sudokcidenta parto de la lando.
Historio
Unua sidlejo estis la urbo de Nysa, fondita dum la helenisma epoko. Tie ĉi en la romia epoko estis edukita la geografo Strabono. Nysa troviĝas 3 km norde de la nuna urbo de Sultanhisar, kiu estis kreita de la turka Selĝuk-dinastio en 1270 kaj iĝis parto de la Otomana imperio en 1425.
Eksteraj ligiloj