Surayud Chulanont
Surayud Chulanont สุรยุทธ จุลานนท์ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
สุรยุทธ์ จุลานนท์ | |||||
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1943 en Bankoko, Phetchaburi, Tajlando | ||||
Religio | Budhismo | ||||
Ŝtataneco | Tajlando vd | ||||
Alma mater | National Defence College of Thailand • Chulachomklao Royal Military Academy • Armed Forces Academies Preparatory School • Saint Gabriel's College vd | ||||
Partio | sen valoro vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Phayom Chulanont vd | ||||
Edz(in)o | Chitravadee Chulanont | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • oficiro vd | ||||
| |||||
| |||||
Dum | 1-a de oktobro 2006 – 29-a de januaro 2008 | ||||
Antaŭulo | Sonthi Boonyaratglin | ||||
Sekvanto | Samak Sundaravej | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
SURAYUD Chulanont (taje: สุรยุทธ จุลานนท์)) (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1943 en Bankoko) estas iama tajlanda generalo kaj ekde la 1-a de oktobro 2006 portempa ĉefministro de Tajlando.
Li estris la tajlandan armeon de 1998 ĝis 2002. Fino de la jaro 2003 li nomumitis konsilanto de la reĝo Bhumibol Adulyadej, laŭ propono de la generalo Sonthi Boonyaratglin, aŭtoro de la puĉo de la 19-a de septembro 2006, kiu faligis la ĉefministron Thaksin Shinawatra.
Vivo
Surayud Chulanont naskiĝis filo de supera leŭtenanto de la armeo, vizitis elitajn lernejojn kiel Sankta Gabrielo kaj Suankularb Wittayalai. Pli poste li vizitis la reĝan militakademion Chulachomklao. Kiel subleŭtenanto li ekservis en la jaro 1965 en la armeo. En 1992 li iĝis estro de la tajlandaj specialaj fortoj, poste armeestro. Su lia estreco Tajlando unue partoprenis misiojn de la Unuiĝintaj Nacioj por sekurigi pacon, ekzemple en Orienta Timoro.