Systembolaget
Systembolaget | ||
---|---|---|
negoco entrepreno alcohol monopoly (en) | ||
Komenco | 1955 | |
Lando(j) | Svedio vd | |
Sidejo | Stokholmo, Svedio | |
Filioj | vd | |
Agokampo | alkoholaĵo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | aktiebolag | |
Systembolaget (en sveda "la sistema entrepreno"), populare konata kiel systemet ("la sistemo") aŭ bolaget ("la entrepreno"), estas ŝtata-posedata ĉeno da vendejoj de alkoholaĵoj en Svedio. Ĝi estas la nura podetala vendejaro rajtigata por vendi alkoholaĵojn, kiuj enhavas pli ol 3.5% da alkoholo laŭ volumeno. Systembolaget vendas ankaŭ ne-alkoholajn trinkaĵojn, kvankam tiu produktosegmento prezentas malpli ol duona centono de la totalaj vendoj de trinkaĵoj de la entrepreno.[1] La minimuma aĝo por aĉeti alkoholon ĉe Systembolaget estas 20 jaroj.[2] Je svedaj restoracioj kaj trinkejoj la laŭleĝa aĝo por aĉeti alkoholaĵojn estas 18 jaroj, kvankam trinkejoj povas laŭvole decidi aĝolimon pli altan ol 18 se ili tion preferas.
Notoj
- ↑ Ansvarsredovisning 2010 med finansiell rapportering, paĝo 3 (procento bazita sur totala negocaro) [1] Arkivigite je 2015-02-09 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Systembolaget Försäljningsregler (en sveda) [2] Arkivigite je 2010-08-26 per la retarkivo Wayback Machine