Törökkoppány
Törökkoppány | |||
---|---|---|---|
![]() Preĝejo de Törökkoppány
| |||
vilaĝo en Hungario ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7285 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 454 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 36′ N, 18° 3′ O (mapo)46.60121111111118.049069444444Koordinatoj: 46° 36′ N, 18° 3′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 25,79 km² (2 579 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Törökkoppány [torokopAnj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Tab. Török signifas: turko kaj aldoniĝis al la loknomo dum la turka erao.

Bazaj informoj
- Areo: 26 km²
- Koordinatoj: 46° 36′ N, 18° 2′ O (mapo)46.618.033333333333
- Loĝantaro: 490
- Poŝtkodo: 7285
- Telefonprefikso: 84
Situo
Törökkoppány situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Igal troviĝas 14, Tab 18, Tamási 22 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1138 laŭ tiama hungara ortografio "Cuppan". En 1542 la turkoj ne povis okupi la fortikaĵon, nur post 10 jaroj. Tiam la komunumo iĝis administracia centro de la regiono. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika, iam paroĥa Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Törökkoppány) kun mezepoka sanktejo, la navo kaj la turo jam estas baroko
- kapelo omaĝe al Sankta Triunuo de 1890
Famuloj
En Törökkoppány naskiĝis historiisto Sándor Szakály.
Fontoj
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
- www.torokkoppany.hu