Töttös
Töttös [totoŝ], kroate Titoš estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.
Bazaj informoj
- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 570
- Poŝtkodo: 7755
- Telefonprefikso: 69
Situo
Töttös situas sur ebenaĵo, fine de longa sakovojo el Bóly, fervojo Mohács-Pécs preteriras. Bóly troviĝas 8, Villány 10, Mohács 17, Siklós 24, Harkány 30 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1289 laŭ tiama hungara ortografio "Tuteus". Post la mezepoko La komunumo apartenis al la Osmana Imperio dum 150 jarojn. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 vivis en Töttös 6 % da germanoj. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, germanlingva infanĝardeno, biblioteko, interretejo, kuracejo, infankuracejo, etbanko.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1895
- romkatolika kapelo omaĝe al Dolora Virgulino de 1924