Těšovice estas municipo en Ĉeĥio, en Sudbohemia regiono, en distrikto Prachatice, sur rivero Blanice proksimume 2,5 km oriente de Husinec kaj 5,5 km nordoriente de Prachatice. Tra Těšovice kondukas ŝoseo II/141 (Prachatice – Bavorov) kaj fervojlinio 197 (Číčenice – Volary) kun fervoja stacio Husinec, kiu troviĝas en la katastro de municipo. Vivas ĉi tie 318 loĝantoj (2024).