La taĝiklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la taĝika lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Википедиа (ба забони тоҷикӣ), vidu la apudan emblemon, kvankam en taĝiklingvaj tekstoj pri vikipedio oni ofte trovas varian formon Википедия. La projekto fondiĝis en juanuaro 2004. La 31-an de majo 2024 ĝi enhavas 112 903 artikolojn. Notu, ke ĉi tiu Vikipedio uzas du alfabetojn: la cirilan kaj la latinan.