Tafalla estas municipo kaj urbo en Hispanio, en Navaro, en la Merindad Olite kaj samnoma komarko kies komerca kaj ekonomia centro ĝi estas, kaj situas 34,5 km sude de la ĉefurbo de la komunumo, Pamplono. Ĝi estas la kapo de la samnoma jurisdikcia partio. Ĝia loĝantaro estis 10 698 loĝantoj en 2023.