Tamás Ascher
Tamás Ascher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de marto 1949 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1973) |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro reĝisoro |
Tamás ASCHER [tamAŝ aŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ascher Tamás estas hungara reĝisoro, altlerneja instruisto.
Tamás Ascher naskiĝis la 3-an de marto 1949 en Budapeŝto.
Biografio
Patro de Tamás Ascher estis aktoro Oszkár Ascher, kiu edukis sian filon por teatro. Tamás Ascher studis reĝisoradon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, poste en 1973 li aliĝis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Ekde 1978 li reĝisoradis ankaŭ en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1989 li aniĝis ankaŭ en Teatro Katona József. En 2006 li ricevis gravan postenon en la universitato (la iama altlernejo), kie li instruis. Li havis edzinon kaj 4 gefilojn. Li ricevis premion Kossuth en 1992, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj disĉiploj (elekto)
- Eszter Bánfalvi
- Diána Magdolna Kiss
- Bence Mátyássy
- Csilla Radnay
- Tamás Szabó Kimmel
- Csaba Polgár
- Nóra Diána Takács
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Ernő Szép: Patika (Apoteko)
- Viktor Jacobi: Sybill
- Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava)
Li ricevis taskojn en 2 filmoj.