Tamás Fabiny

Tamás Fabiny
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1959 (1959-02-05) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
luterana pastoro
teologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tamás Fabiny [tamAŝ fabini?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabiny Tamás estis hungara luterana pastro, episkopo, altlerneja instruisto.

Tamás Fabiny[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1959 en Budapeŝto.

Biografio

Tamás Fabiny studis en Luterana Teologia Akademio en sia naskiĝurbo inter 1977-1982, en la lasta jaro li pastriĝis. Inter 1982-1986 li estis pastro en Siófok, Kötcse kaj Balatonszárszó. La sekva pastra stacio estis en Kőbánya (1986-1999), sed li ankaŭ studis en la studjaroj 1984, 1993 kaj 1998 en Erlangen, en 1985 en Ĉikago. Ekde 1989 li ekinstruis en la akademio, kie post jaroj li iĝis katedrestro. En 2005 li estis elektita episkopo. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn en 1994, 1996 kaj 2005.

Elektitaj kontribuoj

  • Nézz föl! (kunaŭtoro, 1988)
  • Keken András életregénye (1992)
  • Ajtórésnyi zsoltár (2001)
  • A kötényes Isten. Igehirdetések az irgalomról és a vigasztalásról. (2016)

Filmaj partoprenoj

  • Roma közösségek és az egyházak (2001)
  • Ordass Lajos mártírsorsú püspök (2002)

Fontoj

Referencoj