Tarokludoj

tarokludoj

emblemo

vdr
Tarokoj en la mano de ludanto.

Tarokludoj estas kartludoj ludataj per tarokoj, do per ludkartaro kiu havas specialan kvinan emblemon de permanentaj atutoj (krom la kutimaj kvar emblemoj). Oni inventis tarokojn en norda Italio ĉirkaŭ la jaro 1420 por ke oni uzi ilin ĉe tiaj kartludoj. Pluraj specoj de tarokoj kaj de ties ludoj ekzistas en Italio, Germanio kaj Franĉ-Konteo, kaj ili disvastiĝis antaŭnelonge en tuta Francio. Cetere, ĉefe per la tiel nomataj "tarokoj de Marsejlo", tarokoj estis tre ofte uzataj de ciganoj kaj aliuloj por diveni la estontecon.

La kartoj

La taroka ludkartaro konsistas el 78 tarokoj:

  • 4 emblemoj (piko, kero, karoo, trefo) de po 14 rangoj: Reĝo, Damo, Kavaliro, Fanto, 10, 9, 8, 7, 6, 5, 4, 3, 2, 1, (do sume 4×14 = 56 kartoj)
  • 21 atutoj, nombritaj de 1 ĝis 21 (la atuto unu nomiĝas la malgrando)
  • La senkulpigo (ankaŭ nomata la bufonola ĵokero)

La atuto 1, la atuto 21, kaj la bufono estas speciala triopo, nomata germane Trullstücke, aŭ france les bouts. Tiuj tri tarokoj estas la plej gravaj en tarokludoj, ĉar se iu ludanto havos ĉiujn tri, tiu homo bezonos nur 36 kromajn poentojn por venki; kun du, tiu bezonos 41 pliajn poentojn; kun unu, 51 poentojn; kaj kun neniu el ili, 56.

La kartoj estas pli longaj ol ordinaraj ludkartoj (plej ofte 61×112 mm). Komence de la ludo, oni disdonas po 18 tarokojn al la ludantoj (foje eĉ pli), do la longeco plifaciligas tion, ke oni tenu ilin en la manoj.

La valoro de ĉiu karto

  • Udlero: 4½ poentoj
  • Reĝo: 4½ poentoj
  • Damo: 3½ poentoj
  • Kavaliro: 2½ poentoj
  • Fanto: 1½ poentoj
  • Ĉiuj aliaj kartoj: ½ poento

La tuta kartaro valoras 91 poentojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj