Tatroj
Tatroj | |
slovake Tatry, pole Tatry | |
montaro | |
Elaviadila foto de Okcidentaj Tatroj
| |
Landoj | Slovakio Pollando |
---|---|
Regionoj | Regiono Prešov Slovakio, Malgrandpollanda Provinco Pollando |
Distriktoj | Distrikto Poprad Slovakio, Distrikto Liptovský Mikuláš Slovakio |
Parto de | Karpatoj |
Parto(j) | Okcidentaj Tatroj Roháče, Orientaj Tatroj Altaj Tatroj Belianaj Tatroj |
Nacia parko | Tatra nacia parko TANAP |
Riveroj | Váh, Dunajec, Poprad |
Plej alta punkto | Gerlachovský štít |
- alteco | 2 655 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 10′ N 20° 08′ O / 49.167 °N, 20.133 °O (mapo) |
Longo | 50 km (31,07 mi) |
Larĝo | 35 km (21,75 mi) |
Areo | 750 km² (75 000 ha) |
Geologia konsisto | 5
|
Orogenenezo montariĝo |
Alpa orogenezo |
Montaro Tatroj
| |
Vikimedia Komunejo: Tatra Mountains | |
Retpaĝo: www.tatry.nfo.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
La plej alta montaro de Slovakio kaj Pollando |
Tatroj aŭ Tatro (slovake kaj pole Tatry) estas nomo de montara komplekso de la geologia Fatra-Tatra areo en la Karpatoj. La plimulto de la montaro situas en Slovakio, eta parto en Pollando.
La Tatroj konsistas el:
- Okcidentaj Tatroj (sl. Západné Tatry),
- Orientaj Tatroj (sl. Východné Tatry), kiu staras el la Altaj Tatroj (sl. Vysoké Tatry) en okcidento kaj Belianskaj Tatroj (sl. Belianske Tatry) en oriento.
En Tatroj troviĝas Nacia parko Vysoké Tatry.
Faktoj pri Tatroj
- La plej alta punkto: Gerlachovský štít 2655 m, la plej alta pinto de la tuta montara sistemo de Karpatoj
- Areo: pli ol 700 km², longeco: 55 km, larĝeco: 17 km
La plej belaj kaj konservitaj partoj estas konsistaĵo de la Tatra nacia parko kun la areo 509,65 km².
La plej grandioza valo estas Bielovodská dolina (Valo de Blankakvo) – pli ol 10 km longa, en la norda flanko de Altaj Tatroj. Ĝia suba parto atingas la teritorion de Pollando. En la supra parto ĝi disbranĉiĝas je multaj flankaj grandetaj kaj malgrandetaj valoj kun multaj montarlagoj kaj akvofaloj.
La plej kruta rivero estas Poprad – alteca diferenco 1567 m. Ĝi fontas en Altaj Tatroj (pli precize, ekestas per kuniĝo de Hincov potok (rivereto) kaj Krupá en Mengusovská dolina (valo)) kaj ĝi enfluiĝas en riveron Dunajec en la teritorio de Pollando.
La plej profunda lago estas Veľké (Granda) Hincovo pleso (montarlago) – profunda 53 m. Ĝi estas glacia lago en la fino de Mengusovská dolina (valo). Kun areo de 0,179 km² la plej granda montarlago en la Slovaka parto de Altaj Tatroj.
La plej longa akvofalo situas ĉe Kmeťov vodopád (Akvofalo de Kmeť) – 900 m. Tio troviĝas en la valo Nefcerka en Altaj Tatroj. La altan rokan ŝtupon el Nefcerka ĝis Kôprová dolina (Aneta valo) travenkas 3 akvofaloj dislokigitaj en supermara alteco de 1580–1200 m.
La plej fortega akvofalo estas ĉe Skok (Salt'), ĝi estas belega akvofalo en la meza parto de Mlynická dolina (Valo de Mlynica) en Altaj Tatroj. Ĝi ekestas el la rivereto Mlynica elfluinta el la supra parto de la valo. Ĝi travenkas la rokon, obstaklon kiu dig-haltigas malgrandan lagon nomitan Nad Skokom (Super Salo').
Lokoj
Vidu ankaŭ
Bildaro
-
panoramo -
rigardo al la Tatroj de la monto Meeraugspitze / Rysy -
lago Czarny Staw en Zakopane -
reliefa mapo
Eksteraj ligiloj
- Slovaka-Esperanta paĝo[rompita ligilo]
- Altaj Tatroj
- retejo "valo de la kvin polaj lagoj" Arkivigite je 2005-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- nacia parko Tatroj en Pollando[rompita ligilo]
- interaktiva vojaĝgvidilo al la Tatroj el Zakopane Arkivigite je 2005-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
- TATRANET.hu Arkivigite je 2010-11-20 per la retarkivo Wayback Machine