Tejen
Tejen | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 77 024 (2009) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 22′ N, 60° 30′ O (mapo)37.36666666666760.5Koordinatoj: 37° 22′ N, 60° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 161 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
Tejen (aliaj nomformoj: Tedzhen, Tejend, Tejent) estas oaza urbo en la Karakumo, en Provinco Ahal de Turkmenistano. Ĝi situas apud la aŭtovojo M37, inter Duŝak kaj Mari, 223 km sur aŭtovojo sudoriente de Aŝgabat. Ĝi havis loĝantaron de ĉ. 52.000. Oriente situas la granda oazo Merv.
Historio
Ĝi estis okupita en 1883 gvide de Generalo Komarov dum la Rusia konkero de Turkestano.
Ekonomio
Tejen estas konata pro sia melono-produktado, kaj enhavas multajn fabrikojn por produktado de sterkoj kaj tekstiloj.
Gravaj konstruaĵoj
- Moskeo Ĥarman Ahun
- Hotelo Tejen.
Transporto
Ĝi estas haltejo de la Trans-Kaspia fervojo kaj en 1996 estis malfermita nova linio al Maŝhado en Irano.