Teritoria organizado de Ukrainio
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/%D0%97%D0%BC%D1%96%D0%BD%D0%B8_%D0%B0%D0%B4%D0%BC%D1%96%D0%BD%D1%96%D1%81%D1%82%D1%80%D0%B0%D1%82%D0%B8%D0%B2%D0%BD%D0%BE%D0%B3%D0%BE_%D0%BF%D0%BE%D0%B4%D1%96%D0%BB%D1%83_%D1%81%D1%83%D1%87%D0%B0%D1%81%D0%BD%D0%BE%D1%97_%D1%82%D0%B5%D1%80%D0%B8%D1%82%D0%BE%D1%80%D1%96%D1%97_%D0%A3%D0%BA%D1%80%D0%B0%D1%97%D0%BD%D0%B8_1921%E2%80%931994.gif/220px-%D0%97%D0%BC%D1%96%D0%BD%D0%B8_%D0%B0%D0%B4%D0%BC%D1%96%D0%BD%D1%96%D1%81%D1%82%D1%80%D0%B0%D1%82%D0%B8%D0%B2%D0%BD%D0%BE%D0%B3%D0%BE_%D0%BF%D0%BE%D0%B4%D1%96%D0%BB%D1%83_%D1%81%D1%83%D1%87%D0%B0%D1%81%D0%BD%D0%BE%D1%97_%D1%82%D0%B5%D1%80%D0%B8%D1%82%D0%BE%D1%80%D1%96%D1%97_%D0%A3%D0%BA%D1%80%D0%B0%D1%97%D0%BD%D0%B8_1921%E2%80%931994.gif)
Teritoria organizado de Ukrainio estas divido de Ukrainio je apartaj administraj unuoj, laŭ kiuj estas organizata ŝtata potenco. La nuna administra strukturo de Ukrainio estas organizata laŭ la konstitucio de Ukrainio.
Laŭ la Konstitucio (art. 133), Ukrainio estas administre subdividata je:
- 24 provincoj (ukraine: області);
- 1 aŭtonoma respubliko (ukraine: автономна республіка) — Aŭtonoma Respubliko Krimeo;
- 2 urboj (ukraine: міста) kun speciala statuso, regulata de ukrainia leĝaro — Kievo, Sebastopolo.
La provincoj kaj Aŭtonoma Respubliko Krimeo subdividiĝas je 490 distriktoj duanivelaj.
![]() |
||||||
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Regionoj de Ukrainio kaj iliaj konsistoj ĉe la retpaĝo de Verĥovna Rada
|