The Maltese Falcon (La Malta Falko) estas moderna luksa jakto (klipero) posedata de la usonakapitalisto Tom Perkins. Ĝi estas unu el la plej grandaj privatposeda velŝipoj en la mondo kun longo de 88 metroj (289,1 futoj).
Ĝi havas du Deutz motorojn de 1800 ĈP kaj povas atingi rapidon de 20 knotoj.
La tri mastoj, kiuj pezas po 60 tunojn, estas el karbonfibro kaj portas po kvin velojn, kun areo de 800 m² (la tuta areo do estas 2400 m²). La velaro estas elektonike regata.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.