Tigran Sargsjan - armene Տիգրան Սարգսյան, latinliterigite ankaŭ Tigran Sargsyan, [ti'gɹan saɹkʰəs'jan] - estas armenapolitikisto naskiĝinta la 29-an de januaro1960(nun 1960-01-29) en Kirovakan, Armena SSR, nuntempe Vanadzor, Armenio, do nun 63-jara. Ekde la 8-a de aprilo 2008 li estas la ĉefministro de Armenio. Antaŭe li ekde marto 1998 estis la prezidanto de la Centra Banko de la Respubliko Armenio (Հայաստանի Կենտրոնական Բանկ, latinliterigite Hajastani Kentronakan Bank). Li ne estas membro de politika partio.