Tihamér Fabinyi
Tihamér Fabinyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1890 en Revúca |
Morto | 11-an de junio 1953 (62-jaraĝa) en Bostono |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto |
Tihamér Fabinyi [fabinji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabinyi Tihamér estis hungara juristo, politikisto, ministro, membro de Hungara Scienca Akademio.
Tihamér Fabinyi [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1890 en Hisnyóvíz (apartenaĵo de Nagyrőce, nuntempa Revúca en Slovakio). Li mortis la 11-an de junio 1953 en Bostono.
Biografio
Tihamér Fabinyi frekventis universitatojn en Berlino, Lejpcigo, Cambridge, Budapeŝto. Komence li estis juĝisto, baldaŭe advokato. En 1924 li ekinstruis en la universitato. Inter 1931-1939 li estis elektita deputito parlamenta, dume li estis ministro inter 1932-1935 kaj en 1938. En 1944 post okupado de Hungario fare de Germana Regno li migris al Svislando, poste al Usono. Li ricevis hungarajn kaj italan premiojn.
Verkaro (elekto)
- A választott bíráskodás (1920)
- Az öröklési jog és örökösödési eljárás (1929)