Tim Wiese
Tim WIESE (prononco [ˈtɪm ˈviːzə], naskiĝis la 17-an de decembro 1981(nun 1981-12-17) en Bergisch Gladbach, do nun 42-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Inter alie li en tiu teamo kiel golulo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "12". En la sezono 2012-2013 li membras en la unua vira teamo de la klubo TSG 1899 Hoffenheim.