La stacio estis malfermita la 20-an de novembro2004 por eliro kaj 9 tagojn poste por aliro. Ĝi komencis funkciadon en "ekskursa modo". Nur du trajnoj veturis sur la linio, la intervalo inter trajnoj estis de 30 minutoj kaj la stacio estis malfermita de la 10:00 ĝis la 16:00 horo. La vojaĝantoj povis aliri la trajnojn nur en stacio Ulica Sergeja Ejzenŝtejna.
La 10-an de januaro2008 la linio komencis regularan funkciadon akceptante vojaĝantojn de la 6:50 ĝis la 23:00 horo kaj ebligante al ili aliri trajnojn en ĉiuj stacioj de la linio. La kosto de la bileto estis ankaŭ malaltigita de 50 al 19 rubloj.