Titiredoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Titiredoj
Kaŝtana bekardo (Pachyramphus castaneus)
Kaŝtana bekardo (Pachyramphus castaneus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Titiredoj Tityridae
Gray, GR, 1840
Arealo de familio Titiredoj
Arealo de familio Titiredoj
Arealo de familio Titiredoj
Genroj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Titiredoj (Tityridae) estas familio de paseroformaj birdoj el neotropisaj arbaroj. Ĝi estas definita en la 19-a jarcento kaj poste plurfoje reklasita. Nun ĝi enhavas enhavas 46 speciojn en 11 genroj, multaj el kiuj antaŭe estis apartenigitaj al familioj Tyrannidae, Pipridae kaj Cotingidae, sed ĝis nun ĝia sistematiko ne estas stabila (vidu sekcion pri taksonomio). Kutima nomo por familio ankoraŭ ne estas decidita, do oni simple nomas ĝin "titiroj kaj aliaj".

Laŭ nuna klasado, al la familio apartenas malgrandaj kaj mezgrandaj birdoj. La plej malgranda specio estas flavagorĝa kotingeto (Iodopleura pipra), averaĝe 9.5 cm longa kaj 10 g peza, kaj la plej granda maska titiro (Tityra semifasciata), kiu longas ĉirkaŭ 24 cm kaj pezas averaĝe 88 g.[1][2] Plejparto de la familianoj havas relative mallongajn vostojn kaj grandajn kapojn.

Taksonomio

Unue la familion Tityridae (komence kiel subfamilion Tityrinae) enkondukis angla zoologo George Robert Gray en jaro 1840. Tiam ĝi enhavis genrojn Tityra kaj Pachyramphus.[3][4]

Dekomence, la genro Laniocera apartenis al familio Tyrannidae, Iodopleura, Laniisoma, Tityra, Pachyramphus kaj Xenopsaris al Cotingidae, kaj Schiffornis al Pipridae. Poste oni movis genrojn Tityra, Pachyramphus kaj Xenopsaris al Tyrannidae laŭ morfologio de kranio kaj sirinkso.[5]

La familio Tityridae en pli malpli moderna stato (kvankam komence kiel senranga klado) estis unue proponita en 1989 laŭ certaj fajnaj ecoj de skeleta kaj sirinksa morfologio.[6] Poste la familion konfirmis pluraj genetikaj esploroj de mitoĥondria kaj kerna DNA. [7][8][9][10][11] Oni trovis indicojn de du bazaj kladoj en la familio: la unua enhavas la genrojn Schiffornis, Laniocera, kaj Laniisoma, kaj la dua genrojn Iodopleura, Tityra, Xenopsaris, kaj Pachyramphus.[12]

Molekula esploro de jaro 2019 esploris 5 genrojn de titeredoj, kaj la rezulta filogenetika arbo indicis, ke se oni inkludu genrojn Oxyruncus, Myiobius kaj Onychorhynchus en Tityridae, la familio estos parafiletika, ĉar la klado de Tityra kaj Schiffornis estas baza al la klado, kiu enhavas genrojn Oxyruncus, Myiobius, Onychorhynchus kaj la tutan familion Tyrannidae.[13] Ĝis nun, tamen, la sistematiko ne estas adaptita al tiuj ĉi novaj datumoj.

Specioj

Laŭ la sistematiko de jaro 2018, kiu nun en 2024 estas ankoraŭ konsiderata aktuala, la familio enhavas sume 46 speciojn dividitajn je 11 genrojn:[14]

Bildo Genro Specioj
Oxyruncus Temminck, 1820
  • Akrobekulo (Oxyruncus cristatus)
Onychorhynchus Fischer von Waldheim, 1810
  • Amazona reĝa muŝkaptulo (Onychorhynchus coronatus)
  • Norda reĝa muŝkaptulo (Onychorhynchus mexicanus)
  • Pacifika reĝa muŝkaptulo (Onychorhynchus occidentalis)
  • Atlantika reĝa muŝkaptulo (Onychorhynchus swainsoni)
Myiobius Gray, GR, 1839
  • Ruĝa-bruna miobio (Myiobius villosus)
  • Helagorĝa miobio (Myiobius sulphureipygius)
  • Barba miobio (Myiobius barbatus)
  • Nigravosta miobio (Myiobius atricaudus)
Terenotriccus Ridgway, 1905
  • Rustvosta muŝkaptulo (Terenotriccus erythrurus)
Tityra Vieillot, 1816
  • Nigrakrona titiro (Tityra inquisitor)
  • Nigravosta titiro (Tityra cayana)
  • Maska titiro (Tityra semifasciata)
Schiffornis Bonaparte, 1854
  • Granda plorulo (Schiffornis major); alternatively Várzea Mourner
  • Brunflugila plorulo (Schiffornis turdina)
  • Oĥra plorulo (Schiffornis stenorhyncha)
  • Rusta plorulo (Schiffornis aenea)
  • Norda plorulo (Schiffornis veraepacis)
  • Gujana plorulo (Schiffornis olivacea)
  • Verdeca plorulo (Schiffornis virescens)
Laniocera Lesson, 1841
  • Rufa plorulo (Laniocera rufescens)
  • Cindra plorulo (Laniocera hypopyrra)
Iodopleura Lesson, 1839
  • Blankabrova kotingeto (Iodopleura isabellae)
  • Malhela kotingeto (Iodopleura fusca)
  • Flavagorĝa kotingeto (Iodopleura pipra)
Laniisoma Swainson, 1832
  • Brazila kotingeto (Laniisoma elegans)
  • Anda kotingeto (Laniisoma buckleyi)
Xenopsaris Ridgway, 1891
  • Blanknuka bekardo (Xenopsaris albinucha)
Pachyramphus Gould & G.R. Gray, 1839
  • Verdadorsa bekardo (Pachyramphus viridis)
  • Flavavanga bekardo (Pachyramphus xanthogenys)
  • Plurkolora bekardo (Pachyramphus versicolor)
  • Ekvadora bekardo (Pachyramphus spodiurus)
  • Rufa bekardo (Pachyramphus rufus)
  • Cinama bekardo (Pachyramphus cinnamomeus)
  • Kaŝtana bekardo (Pachyramphus castaneus)
  • Blankaflugila bekardo (Pachyramphus polychopterus)
  • Nigra-blanka bekardo (Pachyramphus albogriseus)
  • Kripta bekardo (Pachyramphus salvini)
  • Grizkoluma bekardo (Pachyramphus major)
  • Nigrakapa bekardo (Pachyramphus marginatus)
  • Katizita bekardo (Pachyramphus surinamus)
  • Rozgorĝa bekardo (Pachyramphus aglaiae)
  • Jamajka bekardo (Pachyramphus niger)
  • Unukolora bekardo (Pachyramphus homochrous)
  • Malgranda bekardo (Pachyramphus minor)
  • Kresta bekardo (Pachyramphus validus)

Referencoj

  1. Buff-throated Purpletuft (Iodopleura pipra). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2018). Alirita 10 January 2018 .
  2. Masked Tityra (Tityra semifasciata). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2018). Alirita 10 January 2018 .
  3. Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an indication of the typical species of each genus. R. and J.E. Taylor.
  4. Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History Number 222. American Museum of Natural History, p. 149, 237.
  5. Ames, P.L.. (1971) The Morphology of the Syrinx in Passerine Birds, Peabody Museum Bulletin 37. Peabody Museum of Natural History, p. 95–97. Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
  6. (1989) “Monophyly and phylogeny of the Schiffornis group (Tyrannoidea)”, Condor 91 (2), p. 444–461. doi:10.2307/1368323. 
  7. (2006) “Higher-level phylogeny and morphological evolution of tyrant flycatchers, cotingas, manakins, and their allies (Aves: Tyrannida)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 40 (2), p. 471–483. doi:10.1016/j.ympev.2006.03.031. 
  8. (2007) “A molecular phylogeny of the cotingas (Aves: Cotingidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 42 (1), p. 25–37. doi:10.1016/j.ympev.2006.05.041. 
  9. (2004) “Molecular systematics of New World suboscine birds”, Molecular Phylogenetics and Evolution 32 (1), p. 11–24. doi:10.1016/j.ympev.2003.11.015. 
  10. (2002) “Basal phylogeny of the Tyrannoidea based on comparisons of cytochrome b and exons of nuclear c-myc and RAG-1 genes”, Auk 119 (4), p. 984–995. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282002%29119%5B0984%3ABPOTTB%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2002)119[0984:BPOTTB]2.0.CO;2]].  Arkivigite je 2018-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
  11. (2000) “A preliminary phylogenetic hypothesis for the cotingas (Cotingidae) based on mitochondrial DNA”, Auk 117 (1), p. 236–241. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282000%29117%5B0236%3AAPPHFT%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2000)117[0236:APPHFT]2.0.CO;2]]. 
  12. (2007) “Systematics and evolution in the Tityrinae (Passeriformes: Tyrannoidea)”, Auk 124 (4), p. 1317–1329. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282007%29124%5B1317%3ASAEITT%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2007)124[1317:SAEITT]2.0.CO;2]]. 
  13. (2019) “Earth history and the passerine superradiation”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 116 (16), p. 7916–7925. doi:10.1073/pnas.1813206116. Bibkodo:2019PNAS..116.7916O. 
  14. Cotingas, manakins, tityras & becards. World Bird List Version 7.3. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 9 January 2018 .