Toplița-Ciuc
Toplița-Ciuc | ||
---|---|---|
Parto de urbo | ||
kvartalo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Csíktaploca (hungare), Bad Mieresch (germane) | |
Komunumo | Miercurea Ciuc | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 23′ N, 25° 48′ O (mapo)46.377525.801111111111Koordinatoj: 46° 23′ N, 25° 48′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 675 m | |
Toplița-Ciuc [toplica-ĉuk] (hungare: Csíktaploca [ĉiktaploca]) estas eksa vilaĝo en Rumanio en la nordorienta parto de Miercurea Ciuc, de 1959 parto de Miercurea Ciuc.
La loknomo probable estas slav-devena (tjoplo = varma).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 mil 760 loĝantojn kaj 580 en 1992.
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1567. Ĝi estis ĉikseĝa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj
- Imre András (n. 1927): eklezihistoriisto, religisociologo.
- László Balogh (21-a de majo 1946 – Sfântu Gheorghe, 4-a de februaro 2003): verkisto, ĵurnalisto.
- Ágoston Bartalis, juristo, publicisto, lokhistoriisto.
- Imre Búzás (1911 – 1995): kantor-instruisto, memuaristo.
- Károly Csedő (n. 6-a de majo 1930): farmakologia fakverkisto.
- Elek Gegő (25-a de marto 1804 – Pozsony, 9-a de oktobro 1844): franciskano, verkisto, esploristo de la vivo kaj lingvo de ĉangohungaroj de Moldovo, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1835).
- István Görög (Csíktaploca, ? 1631, Ĉikŝomjo, 9-a de septembro 1678): franciskano.
- Kázmér Holló (1841 – ?): franciskano, poeto, verkisto.
- László Barna Mihály ( – ? 1945): poeto.
- Ambrus Miklós (25-a de aprilo 1744 – Beszterce, 11-a de marto 1809): minorita lernejdram-verkisto.
- János Vorzsák (n. 1941): politika malliberulo, memuaristo.