Toplița (Harghita)

Panoramo de Toplița

Toplița [toplica] (hungare Maroshévíz [maroŝheviz], germane Töplitz, esperante Toplico) estas urbo en la distrikto Harghita en Rumanio, ĉe la suda piedo de la Montaro de Căliman en la nordokcidenta parto de la baseno en la pordego de la valterkolo de Mureș. Ĝi estas kuracbanejo kaj refreŝigejo. Administre apartenas al Toplița: Vale, Zencani, Vâgani, Călimănel, Secu, Moglănești, Măgheruș kaj Luncani.

Historio

Ĝia unua skriba mencio estas el 1662. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi estis la centro de ligno-flosigo sur Mureș. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Maroshévíz apartenis al Hungario, al Csík.

Fonto

Vidindaĵoj

  • abateja preĝejo de 1658
  • lignaj ortodoksaj preĝejoj de 1847 kaj de 1867
  • kalvinana preĝejo de 1895
  • nobeldomo de Lázár de 1829
  • kuracbanejo kun 26 °C-a akvo de 1882
  • banejo nomata Urmánczy de 1959 kun akvo 25 °C-a
  • monumento pri milit-mortintoj 9 km-ojn for de la urbo

Renomaj personoj

Bibliografio

  • Czirják Károly: Maroshévíz jeles szülöttei – Oameni de seamă ai Topliței (Renomaj naskiĝintoj de Maroshévíz) – hungara-rumana eldonaĵo. Státus Kiadó, 2007.
  • Czirják Károly: Taplóczától Maroshévízig, monografio de la urbo, 2010.

Eksteraj ligiloj