Toros Toramanjan
Toros Toramanjan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1864 en Şebinkarahisar, Otomana Imperio |
Morto | 1-an de marto 1934 (69-jaraĝa) en Erevano |
Tombo | |
Loĝloko | Bulgario • Rumanio • Parizo • Anio (urbo) • Eĉmiadzin • Vieno |
Ŝtataneco | Sovetunio Otomana Imperio |
Alma mater | Istanbul State Academy of Fine Arts (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto arkeologo |
Toros TORAMANJAN (armene: Թորոս Թորամանեան; 1864 - 1-an de marto 1934) estis elstara armena arkitekto kaj historiisto pri arkitekturo. Li estas konsiderita "la patro de la armena arkitektura historiografio."
Toramanjan naskiĝis en 1864, en la urbo Ŝebinkarahisar (Շապին-Գարահիսար en la armena), Otomana Imperio. Li studis arkitekturon en Akademio de Belartoj en Konstantinopolo, kaj poste en Sorbonne, Parizo, kaj poste li laboris pri la detala studo de la restaĵoj de mezepokaj armenaj arkitekturaj monumentoj.
La scienca laboro de Toramanjan aranĝis la vojon al la granda akademiano, Josef Strzygowski, kiu, post longa kaj detala studo de kristana arkitekturo, konkludis, ke la armena arkitekturo havis gravan rolon en la evoluo de bizanca kaj poste de okcidenta eŭropa arkitekturo. En 1920, dum la turka-armena milito, li perdis grandan parton de sia scienca studo. Li mortis en 1934 en Erevano kaj estis entombigita ĉe la bordo de Hrazdan rivero.