Torre de Miguel Sesmero
Torre de Miguel Sesmero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06172 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 241 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 37′ N, 6° 48′ U (mapo)38.618888888889-6.7961111111111Koordinatoj: 38° 37′ N, 6° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 324 m [+] | ||
Areo | 58 km² (5 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torre de Miguel Sesmero [+] | |||
Torre de Miguel Sesmero (Turo de M.S.) estas vilaĝo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Ĝi enhavas 1,232 loĝantojn (2007).
Situo
Ĝi troviĝas je 39 km sude de Badajoz, la ĉefurbo de la provinco, preskaŭ survoje al Jerez de los Caballeros aŭ al Zafra, krome ĝi estas sufiĉe proksime de la landlimo kun Portugalio.
Historio
Oni diras, ke la nomo de la vilaĝo devenas el turo konstruita por la defendo dum la militoj kontraŭ Portugalio, kaj, poste pro tiaj konfliktoj, la vilaĝo senloĝiĝis. Krome oni diras, ke en la mezepoko, Don Miguel Pico trovis trezoron en la teroj de la vilaĝo, kaj ĉar li estis sexmero (disdividisto de teroj), oni nomigis tiel la vilaĝon. En 1531 la vilaĝo enhavis nur 332 loĝantojn.
La reala fondiĝo de la vilaĝo okazis en la 14a jarcento, ĉirkaŭ la jaro 1392 kaj tiam oni uzas la nomon de La Torre. Oni trovis dokumentojn kiuj konfirmas, ke la teroj de Torre de Miguel Sesmero apartenis al la Epsikolo de Badajoz.
En 1643, portugala armeo de la Duko de Obidos, volis sieĝi la urbon Badajoz, sed ili ne povis kaj decidis detrui kelkajn landlimajn vilaĝojn, inter kiuj Torre de Miguel Sesmero, do tiam pro la detruo kaj timo oni abandonis la vilaĝon.
La jura kondiĉo de vilaĝo estis akirita en 1635 kontraŭ la pago de 11.000 dukatoj al Filipo la 4-a kaj en 1465 unuiĝis kune kun Almendral al Feŭdo de Feria pere de reĝa donaco.
En tiu ĉi vilaĝo estis komence de la 20a jarcento grava sidejo de laborista movado, ekzemple tie oni okazigis unu de la unuaj Laboristaj Kongresoj de Hispanio en 1902 kun la celo organizi kamparanajn strikojn.
La blazono estis aprobita la 27an de februaro de 1986.
Monumentoj
Estas la Preĝejo de Nia Sinjorino de la Candelaria de la 16a jarcento, ermitejoj, tureto kiu formis parton de fortikaĵo, oelomuelejo de la 18a jarcento, kelkaj fontoj kaj la Kruco de Almendral de la 16a jarcento.
Gravuloj
- Bartolomé Martínez Menacho, episkopo de Panamo kaj arkiepiskopo de Bogotá
- Bartolomé Torres Naharro, teatra aŭtoro de la Renesanco
- Juan Barjola, pentristo
Tradicioj
- Ĉiu Kristnasko tiu vilaĝo celebras vivantan kripon surstrate.
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Torre de Miguel Sesmero Arkivigite je 2015-06-27 per la retarkivo Wayback Machine