Træna estas komunumo de Norvegio. Ĝi apartenas al la departemento Nordland. Fine de 2023 en la komunumo vivis 444 loĝantoj. La komunuma areo de nur 15 kvadrataj kilometroj dividiĝas al pli ol 1000 insuloj, el kiuj nur la insuloj Husøy, Selvær, Sanna, Sørsandøy kaj Nordsandøy estas loĝataj. La administra centro estas sur la insulo Husøy, kie vivas pli ol tri kvaronoj de la tuta loĝantaro.