Traktato pri Mezdistancaj Atomarmiloj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8d/Reagan_and_Gorbachev_signing.jpg/220px-Reagan_and_Gorbachev_signing.jpg)
La Traktato pri Mezdistancaj Atomarmiloj aŭ INF-Traktato (angle Intermediate-Range Nuclear Forces Treaty, akronime INF, ruse Договор о ликвидации ракет средней и меньшей дальности, akronime ДРСМД, РСМД) estis malarmada interkonsento inter Usono kaj Sovetunio [1] subskribita la 8-an de decembro 1987 fare de Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov [2].
La interkonsento plejparte havis la sekvajn klaŭzojn:
- Elimino de ĉiuj terbazitaj nukleaj misiloj de la mezintervala tipo
- Monitorado de nukleaj eksplodoj
- Promesoj de strategiaj armilreduktoj
Inter la armiloj deciditaj esti detruitaj de la interkonsento estis la RT-21M (NATO-nomo SS-20) kaj la usonaj misiloj BGM-109 Tomahawk kaj Pershing II.
La INF-Traktato estis sekvita en 1991 per la unua Start Agreement (Strategic Arms Reduction Treaty), ankaŭ nomita Start I, en kiu la nombro da longdistancaj nukleaj armiloj estis plu reduktita.
Usono retiriĝis de la INF-Traktato la 2-an de aŭgusto 2019, akuzante Rusion je malobservo de la interkonsento [3][4][5] [6].
Referencoj
- ↑ Intermediate-Range Nuclear Forces Treaty (INF Treaty). Alirita 2019-02-08 .
- ↑ . Reagan And Gorbachev Meet, Reagan And Gorbachev Sign Ratification Instruments For INF Treaty (21 July 2015). Arkivita el la originalo je 2021-12-12.
- ↑ "U.S. to Tell Russia It Is Leaving Landmark I.N.F. Treaty", October 19, 2019.
- ↑ . Trump says US will withdraw from nuclear arms treaty with Russia (20 October 2018). Alirita 20 October 2018 .
- ↑ What the INF Treaty's Collapse Means for Nuclear Proliferation (angle). Alirita 2023-07-22 .
- ↑ "INF nuclear treaty: US pulls out of Cold War-era pact with Russia", BBC News, 2 August 2019.