Traktoro TME
La traktoro TME (france: Tracteur à Marche Electrique; esperante: Trakoro kun elektra veturo) estas labor-materialo de la Metroo de Parizo mendita en 2002, kies livero komenciĝis en 2005.
Historio
La 14 TME menditaj anstataŭis la plimulton el la traktoroj Sprague, eksaj motorvagonoj transformitaj en labor-traktorojn, kies anstataŭaj partoj fariĝis malfacile akireblaj. Ili estas destinitaj al atelieroj de la Villette. Tiuj maŝinoj havas konfiguracion BB, kun du motoroj asinkronaj trifazaj de 220 kW, provizitaj en trifaza kurento de 400 voltoj per elektroniko de potenco tipo IGBT. Ili estas kupleblaj en multoblaj unuoj kun iliaj samuloj TMA. La TME estas konstruataj fare de atelieroj de "CFD" (compagnie de chemins de fer départementaux) en Bagnères-de-Bigorre per komponantoj provizataj de la grupo "Vossloh-Kiepe"[1]. La mendo estis farita de RATP al kungrupiĝo estrata de CFD en 2002, por 22 milionoj da eŭroj[2].
Teĥnikaĵoj
- Kurento: 750 voltoj kontinua per kontaktrelo
- Ŝpuro: 1 435 mm
- Diametro de radoj: 950 mm
- Maksimuma rapideco: 45 km/h
- Maso entute: 55 t
- Lokomotivo/trajno maso: 60/180 t
- Trakcio: 2 motoroj pulsataj-ventolumitaj trifazaj
- Motoroj asinkronaj
- Elektra povumo: 220 kW
Referencoj
- ↑ (PDF) angle germane Electrical traction equipment for service locomotive TME of the Paris metro RATP Arkivigite je 2012-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Tracteur à marche électrique. Metro-Pole.net. Arkivita el la originalo je 2005-04-14. Alirita 6 julio 2010 .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- La TME en métro-pole Arkivigite je 2005-04-14 per Archive.today
|