Tramtransporto en Gdansko (poleTramwaje w Gdańsku) estas tramkomunika sistemo en Gdansko funkciigata de "Gdańskie Autobusy i Tramwaje Sp. z.o.o." komisiita de "Zarządu Transportu Miejskiego".
La longo de la tramreto de Gdansko estas 58,1 km. La traklarĝo estas 1 435 mm. La sumlongo de la unutrako estas 109,2 km. La tramoj estas funkciigataj per 600 V kontinua kurento de la supra kontaktlinio.