Tramtransporto en Kaliningrado
Tramtransporto en Kaliningrado | |
---|---|
![]() | |
Tatra KT4SU sur linio 5 | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kaliningrado![]() |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 31-a de majo 1895 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 21,5 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de stacioj | 44 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Transportisto | MKP "Kaliningrad-GorTrans" |
Tramtransporto en Kaliningrado (ruse Калининградский трамвай) estas la plej okcidenta urba tramreto en Rusio, kaj la nura postrestanta tramreto en la Kaliningrada provinco, la administra distrikto kiu proksimume korespondas kun la norda parto de kio estis, ĝis 1945, Orienta Prusio.
Elektrizita iom post iom inter 1895 kaj 1901, ĝi estas la plej frua elektra tramreto ene de la nuna teritorio de Rusio. Ĝi ankaŭ estas unu el la du rusaj tramretoj daŭre uzantaj metran ŝpuron (la alia estas tiu de Pjatigorsk).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9b/Kaliningrad_tram_map_2022-12.svg/450px-Kaliningrad_tram_map_2022-12.svg.png)