Tramtransporto en Liono T3, ankaŭ nomita LEA (franceLigne de l'Est de l'Agglomération, "Linio de oriento de aglomeraĵo") estas tramvojo de Metropolo Liono malfermita la 5-an de decembro2006 inter la Stacidomo de la Part-Dieu en Liono kaj la industria zono de Meyzieu en la oriento de Liono. La linio transportis 7 187 337 pasaĝerojn en 2010. Depost la 10-a de junio2014, la linio estas plilongigata, semajne, de plia stacio ĝis la aŭto-parko de Meyzieu.
14,6 Kilometrojn longa, grandparte kuŝanta sur balasto, T3 kunligas ambaŭ siajn finstaciojn en 25 - 26 minutoj dank' al maksimuma rapideco de 70 km/h. 7 kilometroj situas rande de loĝdomoj kaj disponas pri kontraŭbrua muro el ŝtonoj de Gard.