Transepto


Transepto aŭ transversa navo estas tiu parto de kristana krucoforma preĝejo, kiu ortangule kruciĝas kun la ĉefa navo kaj formas la brakojn de la kruco. [1] La spaco kie sin renkontas ĉefa kaj transversa navoj nomiĝas navokruciĝo.
Laŭ Francisko Azorín transepto estas Navo, kiu krucigas la ĉefan ĉe la krucforme planigitaj temploj.[2] Li indikas etimologion el la latina transeptum, el trans + septum (transa septo).[3]
Vidu ankaŭ
Piednotoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2005
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 203.
- ↑ Azorín, samloke.