Triobla Krono

Triobla Krono
sports series • atingo
Lando Kanado
vdr

La Triobla Krono (aŭ Triple Crown en la angla; japane 三冠 [sankan]) konsistas el la gajno de la tri klasikaj ĉevalvetkuroj de trijaraĝaj ĉevaloj. Estas granda atingo por ĉevalo gajni ĉe ĉiuj tri vetkuroj, ĉar la ĉevalo devas montri flekseblecon kaj la forton dum la tuta vetkursezono. En la lastaj jaroj la gajno de la Triopla Krono fariĝis malofta okazo, ĉar la ĉevaloj nuntempe specialiĝas en iu distanco. Krom Usono, Japanio, la Triobla Krono ekzistas en Britio, Kanado, Germanio kaj aliaj landoj.

Japanio

Triobla Krono de Japana Ĉevalvetkuro-Asocio

Klasika Triobla Krono

  • Satsuki Shō
  • Tokyo Yūshun
  • Kikka Shō

Ĉevalina Triobla Krono

  • Ōka Shō
  • Yūshun Himba
  • Shūka Shō

Usono

En Usono temas pri jenaj ĉevalvetkuroj: Kentukia Ĉevalvetkuro, Vetaĵo Preakness, kaj Vetaĵo Belmont.

La ĉevaloj kiuj "gajnis la trioblan kronon":

Sir Barton neniam estis nomita gajninto de la Triobla Krono pro tio ke la nomo ekaperis en la 1930-aj jaroj, post ĝia kariero. Omaha estas filo de Gallant Fox, farante ĝin la nura gajninto de la Triobla Krono kiu generis gajninton.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.