Trofa
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trofa (stacidomo). |
Trofa | |||
---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4785 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 38 999 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 534 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 20′ N, 8° 34′ U (mapo)41.337388888889-8.5596111111111Koordinatoj: 41° 20′ N, 8° 34′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 73 km² (7 300 ha) [+] | ||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Trofa [+] | |||
Trofa estas portugala urbo de 17 532 loĝantoj (2021) situanta en la subregiono de la Metropola Areo de Porto, apartenanta al la Norda regiono kaj al la distrikto Porto.
Ĝi estas la sidejo de la municipo Trofa, kiu havas totalan areon de 72,02 km², 38 612 loĝantojn en 2021 kaj loĝdenson de 536 loĝantoj por km², subdividita en 5 fregezioj. La municipo estas limigita en la nordo fare de la municipo Vila Nova de Famalicão, en la oriento Santo Tirso, en la sudo Maia kaj en la okcidento de Vila do Conde.
Historio
Pluras atestoj de loĝado el prahistorio, hakiloj de Abelheira, gravuraĵoj de Monte de S. Gens, ŝtoniloj trovita en la iama stacio de kaj mamoas de S. Pantaleão kaj Alvarelhos.
En romia epoko la teritorio de la municipo Trofa estis trapasata de ŝoseo necesa por la administracio de kio restis la kastrumo de Alvarelhos kaj la mejloŝtonoj. Oni trovis restaĵojn ankaŭ de visigotoj.
Oni supozas, ke unu de la plej fruaj citaĵoj konataj estas en dokumento de la monaĥejo de Moreira (Maia) de la jaro 979, kiu referencas Alvarelhos (alvarelios), São Cristovão do Muro (sanctum cristoforum) kaj Cedões (Zadones - en Santiago de Bougado).
En 1809, lokanoj de Trofa frontis francajn trupojn dum la dua franca invado de Portugalio, estritaj de la Marŝalo Soult, kiuj estis survoja al Porto. Portugala soldataro kaj lokanoj armitaj de laboriloj malhelpis ke la francaj invadantoj trapasu la riveron Ave ĉe Barca da Trofa fine de Marto 1809. La francoj devis laŭiri la riveron Ave, kaj trapasi ilin ĉe Ponto de Lagoncinha.
La Municipo Trofa estis kreita en 1998, dum la urbo Trofa, kiu estis altigita al la kategorio de urbeto en 1984, estis altigita al la kategorio de urbo en 1993.
Fregezioj
- Alvarelhos e Guidões
- Bougado (São Martinho e Santiago) (cidade da Trofa)
- Coronado (São Romão e São Mamede) (vila do Coronado)
- Covelas
- Muro
Vidindaĵoj
- Preĝejo de Santiago de Bougado, de Nicolau Nasoni
- Kastrumo de Alvarelhos
- Kapelo de Nossa Senhora das Dores
- Parkoj Nossa Senhora das Dores kaj Dro. Lima Carneiro
- Alameda da Estação (stacia poplejo)
- Fervoja stacio de Trofa
- Kulturdomoj de Trofa
- Preĝejoj de Alvarelhos kaj de São Mamede do Coronado
- Montoj de São Gens de Cidai kaj de Santa Eufémia
- Kapelo de São Gonçalo
- Arbaroj Souto da Lagoa kaj Souto de Bairros
- Preĝejo de São Cristóvão do Muro
- Kapelo de São Pantaleão
- Preĝejoj de São Romão do Coronado, kapelo de Santa Euláli, de Guidões kaj krucmonumentoj de Via Sacra
- Barca da Trofa
- Parko de Azenhas (akvomuelejoj)
- Cristo Rei
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trofa en la portugala Vikipedio.