Turdaș (Hunedoara)
Turdaș | ||
---|---|---|
![]() | ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Tordos (hungare), Tordesch (germane) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 45° 51′ N, 23° 7′ O (mapo)45.85138888888923.124444444444Koordinatoj: 45° 51′ N, 23° 7′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 337495 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.801 (en 2002) | |
– vilaĝo | 473 (en 2011; 501 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 91697 | |
Turdaș [turdaŝ] (hungare: Tordos [tordoŝ], germane: Tordesch) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio okcidente de Orăștie. En 1910 ĝi havis 641 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 513 (rumanoj, 7,4 % hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1177. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Pricaz, Râpaș kaj Spini.
Turdaș situas ĉe la rivero Mureș, kies valo tie estas grava trafika vojo. Preter Turdaș pasas la aŭtovojo A1, la nacia vojo DN7 inter Deva kaj Sebeș kaj la fervojo inter Simeria kaj Teiuş. En la komunumo estas du fervojaj stacioj, Turdaș kaj Pricaz. La plej proksime alveturejo al A1 estas ĉe Simeria.
Turdaș ne estas la plej granda vilaĝo en la komunumo; Pricaz havas duoble tiom da loĝantoj, sed situas malpli centre.
Vidu ankaŭ
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2015-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Reformita preĝejo en Turdaș
|