Turo de Belemo
Turo de Belem | |||
---|---|---|---|
Torre de Belém | |||
fuorto kultura heredo fortika turo vidindaĵo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Manuelisma stilo vd | ||
Arkitekto | Francisco de Arruda vd | ||
Estiĝo | 1515 | ||
Areo | 0,09 m² | ||
Lando | Portugalio vd | ||
Situo | Belemo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 38° 41′ 29″ N, 9° 12′ 57″ U (mapo)38.691388888889-9.2158333333333Koordinatoj: 38° 41′ 29″ N, 9° 12′ 57″ U (mapo) | ||
| |||
Parto de | Monastery of the Hieronymites and Tower of Belém in Lisbon (en) vd | ||
Retejo | http://www.patrimoniocultural.gov.pt/pt/museus-e-monumentos/dgpc/m/torre-de-belem/ | ||
Monda heredaĵo | |||
Lando | Portugalio | ||
Tipo | kultura heredaĵo | ||
Kriterioj | iii, vi | ||
Fonto | 263 | ||
Regiono** | Eŭropo | ||
Geografia situo | 38° 41′ 30″ N, 9° 12′ 57″ U (mapo)38.691666666667-9.2158333333333 | ||
Registra historio | |||
Registrado | 1983 (7-a sesio) | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
La Turo de Belém (portugale Torre de Belém) estas unu de la monumentoj plej simbolaj de la urbo Lisbono. Situas en la dekstra riverbordo de la rivero Taĵo en direkto al la marenfluo de la rivero, kie ekzistis iam la plaĝo de Belém kaj en la nuna kvartalo de sama nomo sudokcidente de la urbo. Dekomence ĉirkaŭita de akvo iom post iom estis ekĉirkaŭita de la plaĝa sablo ĝis esti parto de la tero.
Ĝi estis klasita kiel Monda Heredaĵo de la UNESCO, kaj la 7-an de Julio de 2007 estis elektita kiel unu de la Sep Mirindaĵoj de Portugalio. Ĝi estas konstruaĵo de arkitekto Francisco de Arruda kaj estas unu el la plej elstaraj monumentoj de la arkitekturo de stilo manuelino. Pasintece ĝi utilis kiel impostejo por eniri la urbon kaj estis la lasta vidaĵo de la portugalaj maristoj kiuj iris trans marojn malkaŝi aŭ kolonii novajn landojn.
La monumento montras islamajn influojn kaj orientajn, kio karakteras en la stilo manuelino kaj markas la finon de la tradicio mezepoka de la Turoj, formante unu el la unuaj fortikaĵoj por artilerio en Portugalio.
Parto de ties beleco baziĝas sur la ekstera dekoracio, ornamita de ŝtonskulptitaj ŝnuroj, malfermaj koridoroj, turoj de viglado en mudeĥara stilo kaj kreneloj laŭ formo de ŝildoj dekoritaj kiel armelaj globusoj, kruco de la Ordeno de Kristo kaj naturalismaj elementoj, kiel rinocero, aludante la malkaŝojn de la portugaloj transmare. La gotika interno sub la teretaĝo, utilis kiel armilejo kaj prizono kaj estas senornama.
La strukturo konsistas el du ĉefaj elementoj: la turo kaj la fortikaĵo. En la anguloj de la teretaĝo de la turo kaj de la fortikaĵo, elstaras cilindraj gvatoturoj kronitaj de kupoloj laŭ formo de oranĝeroj, riĉe dekoraciitaj ŝtone.
La kvarangula turo, de mezepoka tradicio, havas kvin etaĝojn super la fortikaĵo jene:
- Teretaĝo - Salono de la Turestro.
- Dua etaĝo - Salono de la Reĝoj, kun ornamitaj tegmento kaj kameno.
- Tria etaĝo - Salono de Aŭdiencoj.
- Kvara etaĝo - Kapelo.
- Kvina etaĝo - Teraso de la turo.
Eksteraj ligiloj
- Turo de Belém (SIPA / IHRU)[rompita ligilo] portugale
- Torre de São Vicente de Belém (IGESPAR)[rompita ligilo] portugale
- Tower of Belém (IGESPAR) Arkivigite je 2010-03-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Monastery of the Jerónimos and Tower of Belém in Lisbon (IGESPAR) Arkivigite je 2010-11-07 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Ejo de UNESCO pri Monaĥejo de Jerónimos kaj la Turo de Belém angle
- Pri la rinocero