Tutslavaj lingvoj
Tutslavaj, ĉiuslavaj aŭ panslavaj lingvoj estas zonaj planlingvoj kreitaj por helpi parolantojn de diversaj slavaj lingvoj interparoli. La unuan verkis kroato Juraj Križanić kiel Ruski jezik (Rusa lingvo) jam inter la jaroj 1659 kaj 1666. En 1826 eldonis slovako Jan Herkeľ en Buda latine sian projekton Lingua slavica universalis. Konsiderata kiel grava provo por krei tutslavan lingvon estis Uzajemni pravopis slavjanski (Reciproka slava ortografio) farita en 1856 de la slovena etnografo Matija Majar-Ziljski. Poste, pluajn projektojn verkis ĉeĥoj. Nuntempe, la plej aktiva slava helplingvo, kun kelkaj miloj da parolantoj, estas la Interslava lingvo.
Egzemploj
- Malnovslava lingvo (863) de Cirilo kaj Metodo
- Ruski jezik (1659–1666) de Juraj Križanić
- Universala slava lingvo (1826) de Jan Herkeľ
- Reciproka slava ortografio (1856) de Matija Majar
- Novslava lingvo (1907) de Ignac Hoŝek
- Slavina (1912) de Josef Konečný
- Slovanština (1912) de Edmund Kolkop
- Neposlava (1913) de Vsevolod Ĉeŝiĥin
- Slavski jezik (1920) de Bohumil Holý
- Mežduslovjanski jezik (1954-58) de Ladislav Podmele kaj aliaj
- Slovio (1999) de Mark Hučko
- Proslava (2002) de George Doudy
- Interslava lingvo (2011–2017) de Jan van Steenbergen, Vojtěch Merunka kaj aliaj — unuigo de kelkaj antaŭaj projektoj:
- Slovianski (2006) de Jan van Steenbergen kaj aliaj
- Slovioski (2009) de Steeven Radzikowski kaj aliaj
- Novslava lingvo (2010) de Vojtěch Merunka
- Slovianto (2010) de Jan van Steenbergen
- Veneda lingvo (2012) de Nikolao Aleksandro Kuznecov
Ekstera ligilo
|