Universitato Tanta
Universitato Tanta | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato | |||||
fondodato | 1972 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 30° 47′ 32″ N, 30° 59′ 57″ O (mapo)30.792230.9992Koordinatoj: 30° 47′ 32″ N, 30° 59′ 57″ O (mapo) | ||||
lando | Egiptio | ||||
retejo | Oficiala retejo | ||||
Listoj | |||||
Membro de: | |||||
• Asocio Universitata de Franclingvio • Asocio de Afrikaj Universitatoj vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Universitato Tanta (arabe جامعة الطانطا) estas egipta universitato, situanta en la urbo Tanta, en la Provinco Garbija. Tanta University estas publika universitato sub la kontrolo de la egipta edukministerio.
La universitato estis establita en 1962 kiel filio de Universitato de Alexandrio nur kun fakultato de Medicino. En 1972 ĝi iĝis sendependa universitato, la "Universitato Centra Delto". Ĉe tiu tempo, la universitato havis fakultatojn de medicino, scienco, agrikulturo kaj eduko. En 1973 la nomo estis ŝanĝita al sia nuna nomo, Universitato Tanta.
En 1983, filio de la universitato estis establita en Kfar A-Ŝejko. En 2006, la filio iĝis sendependa universitato, Universitato Kfar A-Ŝejko.
Estas laŭtakse ke proksimume 102,286 studentoj [1] studas en la universitato, proksimume 49% el kiuj estas virinoj. Inter la diplomiĝintoj de la universitato, la verkistoj Nabil Farouk kaj Ahmed Khaled Tawfik.
Fakultatoj
- fakultato de Medicino (1962)
- fakultato de Arto (1975)
- fakultato de Scienco (1977)
- fakultato de Edukado en Tanta (1977)
- fakultato de Agrikulturo en Kfar A-Ŝejko (1977)
- fakultato de Inĝenieristiko (1977)
- fakultato de Dentokuracado (1977)
- fakultato de Juro (1981)
- La Supera Instituto de Flegado (1982)
- fakultato de Veterinara Medicino (1982)
- fakultato de Agrikulturo en Tanta (1992)
- fakultato de Sporteduko (1994)
- fakultato de Farmacio
- fakultato de Komputilo kaj Informadiko
Referencoj
- ↑ Pri la universitato. Arkivita el la originalo je 2014-08-09. Alirita 2023-07-21.