Universitato de Ingolstadt

Universitato de Ingolstadt
universitato Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 13-a de marto 1472
fondinto(j) Ludoviko la 9-a vd
Situo
Geografia situo 49° 16′ 26″ N, 11° 42′ 24″ O (mapo)49.27388888888911.706666666667Koordinatoj: 49° 16′ 26″ N, 11° 42′ 24″ O (mapo)
lando Germanio
Universitato de Ingolstadt (Bavario)
Universitato de Ingolstadt (Bavario)
DEC
Universitato de Ingolstadt (Germanio)
Universitato de Ingolstadt (Germanio)
DEC
Universitato de Ingolstadt
vdr
Ĝardena Fasado de la Fakultato pri klasika anatomio de la Universitato de Ingolstadt

La Universitato de Ingolstadt estis fondita de Ludoviko, la riĉulo, Duko de Bavario, en la 26-a de junio 1472 kaj ĝia unua kanceliero estis Wilhelm von Reichenau (1426-1496), Episkopo de Eichstätt. Komence ĝi konsistis el kvin fakultatoj: homsciencoj, teologio, sciencoj, juro kaj medicino. La universitato havis kiel modelon la Universitaton de Vieno, kaj ĝia ĉefa celo estis dissemi la kristanan fidon. La universitato fermiĝis en Ingolstadt en majo 1800, laŭ ordonoj de Maksimiliano la 4-a (1756-1825), Duko de Bavario, kaj estis translokigita al Landshut, kaj 26 jarojn poste, en 1826, denove translokigita al Munkeno kaj fariĝis la hodiaŭa Munkena universitato.

Antaŭ-reformacio

La universitato rapide kreskis en siaj unuaj jardekoj, malfermante la fakultatojn ne nur por la filozofaro el la realismaj kaj nominalismaj lernejoj, sed ankaŭ por la malriĉaj studentoj dezirantaj vizitadi la lecionojn pri liberalaj artoj. Inter la plej famaj profesoroj de la 15-a jarcento troviĝis la poeto Conrad Celtis (1459-1508), la hebreisto Johannes Reuchlin (1455-1522) kaj la bavara historiisto Johannes Aventinus (1477-1534).

La movado de la Iluminatoj estis fondita en la 1-a de majo 1776, en Ingolstadt, Supra Bavario, de la jesuito kaj profesoro Adam Weishaupt (1748-1830), kiu estis la unua laika profesoro pri kanona juro de la Universitato de Ingolstadt. La movado konsistis el liberpensistoj, kiuj estis speco de la branĉo de la Klerismo. Tiamaj verkistoj, kiel Seth Payson (1758-1820) kredis ke la movado estis iu konspiro por infiltri kaj renversi la registarojn de la eŭropaj ŝtatoj. Kelkaj verkistoj, kiel Augustin Barruel (1741-1820) kaj John Robison (1739-1805) eĉ asertis ke la Iluminatoj estis malantaŭ la Franca Revolucio, kies preteksto estis malmensogita en 1801, en la verko de Jean-Joseph Mounier On the Influence Attributed to Philosophers, Free-Masons, and to the Illuminati on the Revolution of France ("Pri la influo atribuita al la filozofoj, framasonoj kaj al la Iluminatoj rilate al la Franca Revolucio").

La aliĝantaj grupoj ricevis la nomon "Iluminatoj", kvankam ili nomis sin "Perfectibilists" ("Perfektemuloj"). La grupo ankaŭ nomiĝis Ordeno de la Iluminatoj kaj la Bavaraj iluminatoj, kaj la movado mem raportis sin kiel Klerismo. En 1777, Karolo Teodoro fariĝis reganto de Bavario kaj estis proponanto de la Klera despotismo, kaj en 1784, lia registaro forpelis ĉiujn sekretajn societojn, inkluzive de la Iluminatoj.

Dum tiu periodo kiam la Iluminatoj leĝe funkciis, multaj influhavaj intelektuloj kaj progresemaj politikistoj nombriĝis inter ties membroj, inkluzive de Ferdinando de Brunsvigo (1721-1792) kaj la diplomato Franz Xavier von Zwack (1756-1843), kiu estis la numero du de la operacio kaj troviĝis kun amaso de la dokumentaro de la grupo, kiam lia domo estis traserĉita. La membroj de la ordeno ĵuradis obeemon al ties superuloj, kaj dividiĝis je tri ĉefaj klasoj, ĉiu kun pluraj gradoj. La ordeno havis siajn branĉojn en la plejmulto el la landoj de la eŭropa kontinento. Laŭdire la nombro de ties adeptoj atingis 2 mil en la daŭro de unu jardeko. La organizaĵo altiris ĉefe beletristojn, same kiel Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832) kaj Johann Gottfried Herder (1744-1803) kaj eĉ en la regantaj dukoj de Gotha kaj Weimar. Weishaupt iagrade modelis sian grupon en la framasonismo, kaj multaj grupoj el la iluminatoj venis el la framasonaj loĝioj. Interna frakturo kaj paniko rilate al la sukceda procezo antaŭis ties falon, kiu efektiviĝis de la Sekulara Edikto kreita de la bavara registaro, en 1785.

Iamaj universitatanoj el Ingolstadt

  • Georg Zingel (1428-1508) katolika teologo
  • Johannes Tolophus (1429 - 1503) profesoro pri Filozofio kaj Teologio, rektoro (1473)
  • Johannes Widmann (kuracisto) (1444-1524) profesoro pri medicino
  • Martin Prenninger (1450-1501) humanisto
  • Johannes Stöffler (1452–1531), lernanto, matematikisto kaj astronomo, profesoro kaj rektoro de la Universitato de Tübingen
  • Johannes Reuchlin (1455-1522) filzofo, humanisto, juristo kaj diplomato
  • Conrad Celtis (1459-1508) humanisto kaj poeto
  • Hieronymus von Croaria (1460-1527) juristo
  • Johannes Stabius (1460–1522), profesoro pri matematiko
  • Peter Burckhard (1461-1526) kuracisto
  • Caspar Schatzger (1463/64–1527), lernanto
  • Johannes Engel (astronomo) (1463-1512) profesoro pri matematiko kaj fiziko
  • Leonhard von Eck (1480–1550), kanceliero de la Universitato de Ingolstadt
  • Georg Hauer (1484–1536), rektoro, profesoro pri kanona juro kaj juristo de la Fakultato de Ingolstadt
  • Johannes Eck (1486–1543), profesoro pri teologio
  • Leonhard Marstaller (1488–1546), profesoro pri teologio kaj rektoro 1539
  • Petrus Apianus (1495–1552), profesoro
  • Leonhard Haller (1499-1570) episkopo
  • Leonhart Fuchs (1501–1566), lernanto, (1526) Docento pri medicino
  • Veit Amerbach (1503-1557) humanisto
  • Caspar Schober (1504-1532) profesoro pri juro
  • Christoph Mendel von Steinfels (?-1508), episkopo de Chiemsee kaj unua rektoro
  • Friedrich Staphylus (1512-1564) katolika teologo kaj luterano
  • Wiguläus Hundt (1514–1588), rektoro 1540
  • Pedro Canísio (1521-1597) rektoro kaj profesoro pri teologio
  • Michael Teuber (1524-1586) juristo
  • Philipp Apian (1531–1589), profesoro pri matematiko
  • Obertus Giphanius (1534–1604), profesoro pri juro (1590–1599)
  • Martin Eisengrein (1535-1578) katolika teologo
  • Heinrich Husanus (1536-1587) poeto, juristo kaj diplomato
  • Henriko Kanizo (1548-1610) profesoro pri kanona juro
  • Jan Iwicki z Iwiczny (1550-1598), profesoro pri kanona juro
  • Johann Sebastian von Hirnheim († 1555), lernanto
  • Michael Eiselin (1558-1613) jezuito kaj profesoro
  • Philipp von Rodenstein (1564–1604), lernanto, episkopo de Worms
  • Adam Tanner (1572-1632) teologo kaj profesoro pri teologio
  • Christoph Scheiner (1573-1650) fizikisto, optikisto kaj astronomo
  • Maksimiliano la 1-a, (1573-1651), princo-elektisto, lernanto
  • Christoph Besold (1577-1638) juristo
  • Amadeus Eckolt (1623-1668) juristo
  • Caspar Adelmann (1641-1703) jezuito
  • Balthasar Adelmann (1645-1713) jezuito
  • Edmund Zoz (1653–1706), lernanto, cisterciana abato
  • Johann Christoph Raßler (1654–1723), jezuito, profesoro pri teologio Morala, Dogmatika kaj Filozofio, rektoro de la Universitato de Dillingen de 1714 ĝis 1716
  • Franz Joseph Seedorf (1691–1758), jezuito, profesoro pri teologio
  • Johann Adam von Ickstatt (1702–1776), profesoro pri juro kaj direktoro
  • Ignaz Weinhart (1705-1787) jezuito kaj profesoro pri matematiko kaj fiziko
  • Joseph Zwinger (1705-1772) jezuito
  • Daniel Stadler (1705–1764), jezuito, historiisto kaj konfesisto de Maksimiliano la 3-a Jozefo de Bavario
  • Johann Georg Weishaupt (1716-1753) profesoro pri juro
  • Raymund Anton von Strasoldo (1718-1781) episkopo de Eichstätt
  • Hermann Scholliner (1722-1795) benediktano kaj profesoro pri dogmatiko
  • Benedikt Stattler (1728-1797) teologo, pedagogo kaj filzofo
  • Franz Anton Mesmer (1734–1815), lernanto kaj kuracisto
  • Mathias Gabler (1736-1805) jezuito kaj pedagogo
  • Adam Weishaupt (1748–1830), profesoro pri kanona juro
  • Gilbert Michl (1750-1828) komponisto
  • Sebastian Seemiller (1752-1798) katolika teologo
  • Georg Alois Dietl (1752–1809), profesoro pri stetiko kaj latina filologio
  • Beda Aschenbrenner (1756-1817) profesoro de eklezia juro
  • Gabriel Knogler (1759-1838), matematikisto, fizikisto kaj rektoro
  • Stephan Zipff (1761-1813) kuracisto