Unuiĝinta teamo en la Vintra Olimpiko 1992
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Olympic_flag.svg/250px-Olympic_flag.svg.png)
Unia teamo dum la jaro 1992 estis la nomo de la komuna olimpia teamo de la ŝtatoj de la Komunumo de sendependaj ŝtatoj kaj de Kartvelio en la Vintra Olimpiko en Albertville kaj la Somera Olimpiko en Barcelono. La oficiala franca nomo de la teamo estis Equipe Unifiée. En la rezultolistoj aperas la mallongigo EUN.
Ofte la teamo estis nomita "teamo de KSŜ", kio tamen malĝustas, ĉar Kartvelio nur dum 1993 membriĝis en la de Rusio dominita Komunumo de sendependaj ŝtatoj.
La teamo konsistis el ĉiuj posteulaj ŝtatoj de Sovetunio escepte de la ŝtatoj de Baltio – Estonio, Latvio kaj Litovio – kiuj en la Kantanta Revolucio tiom batalis pri distanciĝo de Sovetunio, ke ili memkompreneble unuafoje post la Dua Mondmilito ĝuis pri reprezentiĝo kiel suverenaj ŝtatoj. La sportistoj de la unia teamo do venis el:
Armenio (ne en la Vintra Olimpiko)
Azerbajĝano (ne en la Vintra Olimpiko)
Belorusio
Kartvelio (ne en la Vintra Olimpiko)
Kazaĥio
Kirgizio (ne en la Vintra Olimpiko)
Moldavio (ne en la Vintra Olimpiko)
Rusio
Taĝikio (ne en la Vintra Olimpiko)
Turkmenio (ne en la Vintra Olimpiko)
Ukrainio
Uzbekio
Vidu ankaŭ
- Tutgermania olimpia teamo
- Sendependaj olimpiaj partoprenantoj (IOP, 1992, 2000)