Uragano Tomas
Uragano Tomas | |
---|---|
Tomas la 30-an de oktobro 2010 | |
Aperis | la 29-an de oktobro 2010 |
Malaperis | la 11-an de novembro 2010 |
Plej rapidaj ventoj | 155 km/h (100 mejloj/h) |
Homaj mortoj | 71 |
Damaĝoj | ekvivalento de 741 milionoj da usonaj dolaroj |
Trafitaj landoj | ![]() |
Uragano Tomas estis la 19-a nomita ŝtormo kaj dek dua uragano de la uragana sezono en 2010. La 29an de Oktobro rapide intensiĝis en uragano, moviĝis tra la Alventaj Insuloj kaj pasis tre apud Sankta Lucio, kie ĝi okazigis kaj damaĝojn kaj mortojn. Post atingi kategorion 2an laŭ la skalo Saffir-Simpson, Tomas rapide malfortiĝis al tropika ŝtormo en centro de la Kariba Maro.