Usono en la Somera Olimpiko 2024

Usono en la Olimpikoj

Flago de Usono
IOK-kodo  USA
NOK Usona Olimpika Komitato
(United States Olympic Committee)
Retejowww.teamusa.org
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
592 sportistoj en 34 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto LeBron James kaj Coco Gauff (inaŭguro)
Nick Mead kaj Katie Ledecky (fermo)
Medaloj
Rango: #1
oro
40
arĝento
44
bronzo
42
sumo
126
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
v • d • r

La sportista teamo de Usono konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 29-a partopreno en Someraj Olimpikoj (la Olimpikon de 1980 en Moskvo bojkotis la teamo). La teamon de atletoj organizis la Usona Olimpika Komitato, angle United States Olympic Committee.

la tenisistino Coco Gauff (jen en 2023) estis la ina teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio

Konkuris sume 592 usonaj atletoj en 34 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la basketbalisto LeBron James kaj la tenisistino Coco Gauff.[1]

La teamo sume atingis 126 medalojn, 40 orajn, 44 arĝentajn kaj 42 bronzajn, kaj sekve ricevis la unuan rangon, do estis la sume plej sukcesa teamo.

Medalistoj

medalo nomo disciplino evento dato
 Oro Jack Alexy
Hunter Armstrong
Caeleb Dressel kaj
Chris Guiliano
naĝado vira liberstila stafeto de 4 x 100 metroj 27-a de julio
 Oro Torri Huske naĝado ina papilio-stila konkurso de 100 metroj 28-a de julio
 Oro Lee Kiefer skermado ina konkurso de rapiro 28-a de julio
 Oro kvaropa ina gimnastika teamo gimnastiko ina gimnastika teamo 30-a de julio
 Oro Katie Ledecky naĝado ina liberstila konkurso de 1500 metroj 31-a de julio
 Oro kvaropa ina rapira teamo skermado ina teama konkurso de rapiro 1-a de aŭgusto
 Oro Simone Biles gimnastiko ina individua arta gimnastiko 1-a de aŭgusto
 Oro kvaropa vira rema teamo remado vira kvaropa remado 1-a de aŭgusto
 Oro Kate Douglass naĝado ina brustostila konkurso de 200 m 1-a de aŭgusto
 Oro Ryan Crouser atletiko vira globĵetado 3-a de aŭgusto
 Oro Simone Biles gimnastiko ina konkurso de salta "ĉevalo" 3-a de aŭgusto
 Oro Vincent Hancock pafado vira konkurso 3-a de aŭgusto
 Oro Katie Ledecky naĝado ina 800-metra liberstila konkurso 3-a de aŭgusto
 Oro kvaropa vira stafeta teamo naĝado vira 4x 100-metra stafeta naĝado 3-a de aŭgusto
 Oro Noah Lyles atletiko ina konkurso 4-a de aŭgusto
 Oro Kristen Faulkner biciklado ina konkurso 4-a de aŭgusto
 Oro Scottie Scheffler golfado ina konkurso 4-a de aŭgusto
 Oro Bobby Finke ado ina konkurso 4-a de aŭgusto
 Oro kvaropa ina stafeta teamo naĝado ina 4x 100-metra stafeta naĝado 4-a de aŭgusto
 Oro Valarie Allman atletiko ina diskoĵeto 5-a de aŭgusto
 Oro Caroline Marks surfado ina konkurso de mallonga tabulo 5-a de aŭgusto
 Oro Cole Hocker atletiko vira 1500-metra kurado 6-a de aŭgusto
 Oro Gabby Thomas atletiko ina 200-metra kurado 6-a de aŭgusto
 Oro Amit Elor luktado ina liberstila konkurso de 68 kg 6-a de aŭgusto
 Oro Quincy Hall atletiko vira 400-metra kurado 7-a de aŭgusto
 Oro ina persekuta teamo biciklado ina teama persekutado 7-a de aŭgusto
 Oro Sarah Hildebrandt luktado ina liberstila konkurso de 50 kg 7-a de aŭgusto
 Oro Grant Holloway atletiko vira 110-metra hurdokuro 8-a de aŭgusto
 Oro Sydney McLaughlin-Levrone atletiko ina 400-metra hurdokuro 8-a de aŭgusto
 Oro Tara Davis-Woodhall atletiko ina longosalto 8-a de aŭgusto
 Oro Rai Benjamin atletiko vira 400-metra hurdokuro 9-a de aŭgusto
 Oro kvaropa ina stafeta teamo atletiko ina 4x 100-metra stafeto 9-a de aŭgusto
 Oro Olivia Reeves halterlevado ina konkurso 9-a de aŭgusto
 Oro kvaropa vira stafeta teamo atletiko vira 4x 400-metra stafeto 10-a de aŭgusto
 Oro Masai Russell atletiko ina konkurso 10-a de aŭgusto
 Oro kvaropa ina stafeta teamo atletiko ina 400-metra stafeto 10-a de aŭgusto
 Oro vira basketbala teamo basketbalo vira konkurso 10-a de aŭgusto
 Oro ina futbala teamo futbalo ina konkurso 10-a de aŭgusto
 Oro ina basketbala teamo basketbalo ina konkurso 11-a de aŭgusto
 Oro Jennifer Valente biciklado ina konkurso "omnium" de traka biciklado 11-a de aŭgusto

Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ĉiutage aldoniĝis ankaŭ arĝentaj kaj bronzaj medaloj. Ekzemple ĉi tie menciiĝu la rapidgrimpisto Sam Watson, 18-jara, kiu en Parizo ricevis "nur" bronzan medalon, kvankam li antaŭ kaj en la olimpiko plurfoje malaltigis la mondan rekordon pri rapidgrimpado kaj facile povintus ankaŭ havi oran medalon.

Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.

Referencoj

Eksteraj ligiloj